May 11, 2018

Ni Lernu Esperanton per Satanismo I

esperanto satanismo

(This post is an exercise for students of Esperanto, an international auxiliary language, and is for educational purposes, teaching vocabulary, and aiding comprehension. If you want to learn Esperanto, I recommend Duolingo and Lernu.)

Por amuzigi mian lernadon de Esperanto, mi sxatas fari tradukajxojn de interesaj verkoj. Cxi tiu verko estas mia propra studilo, kaj mi verkis gxin cxefe por mi, sed ankaux vi rajtas uzi gxin. Fine, cxi tiu verko rebrilas mian plej nunan komprenadon de Esperanto, do se vi vidas ion negxustan -- diru pri tio en la komentariejo sube.

La sekvantaj paragrafoj estas tradukitaj el la angla versio de la plej fama verko de Anton LaVey, "La Satana Biblio." Laux mi, LaVey ne estas la fina vocxo de Satanismo, sed li ja estas la unua vocxo de hodiauxa Satanismo. Onklo LaVey mensogis tre ofte, sed pluraj veroj troveblas inter la mensogoj, kaj nenia Satanisto povas neobservi la farojn de li. Ni legu:
Nomata "La Nigra Papo" de multaj de liaj sekvantoj, Anton LaVey komencis la vojon al alta pastreco de la Pregxejo de Satano kiam li havis nur dek ses jarojn kaj ludis piporgenon cxe karnavalo: 
"Sabatonokte mi vidus virojn avidantajn duone nudajn dancistinojn cxe la karnavalo, kaj -- dimancxomatene dum mi ludas la piporgenon por tendospektaklaj evangelistoj apud la alia flanko de la karnavala kampo -- mi vidus la vere samajn virojn. Ili estus sidantaj sur la pregxbenkoj kun siaj edzinoj kaj idoj, petantaj al Dio laksigi la karnajn dezirojn. Kaj la sekvantan Sabatonokton ili ree cxeestus la karnavalon aux alian indulgejon. Mi lernis cxi tiam ke la Kristianismo prosperas pere de hipokriteco, kaj la karna naturo de homo cxiam venkos!" 
Ekde tiu frua tempo en lia vivo, la vojo estis klara. Fine, la lastan nokton de aprilo 1966 -- Valpurga Nokto, la plej grava festo de la kredantoj je sorcxarto -- LaVey razis la kapon laux la tradicio de praaj ekzekutistoj kaj anoncis la formadon de la Pregxejo de Satano. Li estis vidinta la bezonon por pregxejo kiu rekaptus kaj la korpon kaj la dezirojn de la homo kiel festajn objektojn. "Cxar adorado por korpaj aferoj produktas plezuron," li diris, "do estus templo de granda indulgigxo."
Vortaro kaj Diskutado
Dum legi cxi tiun parton de la leciono, oni devus demandi sin pri la vortoj: Kion ili signifas? Kion oni povas diri pri ili? Kiel oni povas uzi la vortojn? Kaj plej grave, oni devus paroli la vortojn lauxte kaj diskuti ilin kun si mem. Eblas ke du aux pli da homoj havos sxancon por diskuti kune, kaj cxu jes, do cxiu devus vice unue demandi kaj due respondi. Alivorte, konduku diskuton celante al uzi la vortojn flue kaj per onies propraj vortoj!  

Avidi -- Deziri ion aux iun kiel posedajxon, aparte sekse.
  • Cxu vi avidas nudajn korpojn? Cxu vi preferas virajn aux inajn dancistojn? Kial?
Benko -- Meblo por sidi
Pregxbenko -- Longa benko en pregxejo
  • Kie vi sidas? La benko estas bona por sidi aparte dum pregxaj servoj. Longaj benkoj ene de Kristanaj pregxejoj nomigxas pregxbenkoj.
Ekzekuti -- Legxe mortigi krimulon.
Ekzekuto -- Legxa mortigo de krimulo.
Ekzekutisto -- Oni kiu ekzekutas krimulojn.
Ekezekutato -- Oni kiu estas mortigata de ekzekutisto.
  • La ekzekutisto mortigas krimulojn kiuj estas tro dangxeraj por vivi ene de la komunumaro. La ekzekuto estas grava afero, sed oni devas fari ion kontraux krimo. La ekzekutanto provizas malgxojan sed iame bezonatan servon.
Eklezio -- La vasta organizo kiu konsistas el la kredantoj de unu religio kiuj partoprenas la samajn kredojn.
  • Oni diras ke cxiuj ekstere de la Kristana eklezio estas anoj de la eklezio de Satano, sed nenia eklezio ekzistas. Ja ekzistas la Pregxejo de Satano kiu estis fondita de Anton LaVey en 1966, sed ecx la Pregxejo de Satano ne vocxas por cxiuj Satanistoj. La nura argumento kiun oni povas fari estas ke ekzistas pluraj Satanaj "eklezioj," cxar ne cxiuj Satanistoj kredas same, kaj ecx tiuj kiuj ja kredas same ne volas partopreni anecon en ia ajn Satana eklezio.
Evangelio -- La vortoj, verkoj, kaj promesoj supoze skribitaj de Dio pere de homaj servantoj.
Evangelisto -- Oni kiu disvastigas la evangelion.
  • Cxu vi kredas je Dio? La evangelio supoze priskribas la farojn de Dio. Homoj kiuj disvastigas la evangelion nomigxas evangelistoj. Mi kredas je mi, cxar mi ekzistas. Mi estas evangel-MI-sto cxar mi volas disvastigi miajn proprajn vortojn, verkojn, kaj nomon.  
Hipokrita -- Oni kiu esprimas hipokritecon.
Hipokritulo -- Oni kiu deziras unu regulon por si mem, sed postulas malan regulon por aliuloj.
Hipokriteco -- Mala eco inter la agadoj kaj la vortoj de iu aux io.
  • Se vi vere kredas ke mortigo estas peko, do kial vi ne protestas kontraux legxaj ekzekutoj? Multaj homoj diras ke Kristanoj estas hipokrituloj pro tio ke ili protestas kontraux la aborto cxar laux ili "la vivo estas valora," sed cxi tiuj Kristanoj ankaux ne helpas al malsataj beboj kaj virinoj, aux malricxaj uloj kiuj estas vivantaj kaj mortantaj lauxlitere sur la strato. Evidente, Kristanoj pli valoras iujn vivojn ol aliajn, cxu ne?
Indulgi -- Permsi al iu ion. Religie, pardoni ies pekojn pro la intersxangxo de mono aux valora servo.
Indulgigxi -- Permesi sin mem gxui ion, aparte ion, kion oni kutime ne rajtas gxui.
Indulgo -- Io plezura aux dezirinda, aparte kiam gxi estas peka aux multekosta.
Kirko -- Specifa organizo kiu enhavas plurajn pregxejojn. Pli specifa ol "eklezio."
  • La Papo de la Katolika Kirko iam pardonas al famuloj kaj ricxuloj la pekojn pro tio ke ili pagas vastajn sumojn da mono al la eklezio, kaj tia pardono nomigxas indulgo. La Papo indulgas la pekojn de famuloj kaj ricxuloj cxar ili helpas al la eklezio. Kion vi pensas? Cxu la Dio de cxioma realeco vere prifajfas la vortojn kaj agadojn de homoj? Mi pensas ke se Dio estus cxiel forta, li ne bezonus ies monon.
Laksa -- Senti sin mem mense kaj fizike malstrecxigita. 
Lakso -- Malkapablo pri teni sian anusan sfinkteron (kutime pro malsano.)
Mallakso -- Malkapablo pasigi ekskrecion.
Laksilo -- Ilo por igi iun laksa.
Laksigi -- Igi iun laksa
  • Satana rito ekzistas cxefe por laksigi koleron, timon, kaj maltrankvilecon. Satana rito ankaux helpas al vekigi amon, deziron, kaj volon ene de la menso de la faranto. Malmultaj Satanistoj vere kredas ke ili povas sxangxi realacon per rito. Alivorte, Satana rito estas mensa laksilo!
Karnavalo -- Okazo dum kiu homoj festas, ludas, mangxas, kaj ecx gxuas amuzajn rajdilojn.
  • La vivo estas unu granda karnavalo, cxu ne? Oni rajtas gxui amon kaj la plezurojn de la korpo, bonan mangxajxon, fortajn trinkajxojn, kaj pli multe. Neniu deziras morti! Anton LaVey iame diris ke ni cxiuj estas infanoj protestantaj kontraux dormi. Ju pli da tempo pasas, des pli la fina dormotempo alvanas. Cxiuj volas ludi! Neniu volas dormi!
Orgeno -- Granda, piana muzikilo kiu funkcias per aero.
Pipo -- Longa, ronda metalajxo kiu kutime kondukas akvon, vaporon, aux ecx nafton kaj gazon.
Piporgeno -- Tre granda, piana muzikilo kiu funkcxias per vaporo. Kutime aperas ene de pregxejoj kaj cxe karnavaloj.
  • Anton LaVey sxatis ludi la orgenon, kaj li supoze ludis la piporgenon cxe karnavaloj kaj dancokluboj. Supoze li ludis pianon por la famulino Marilyn Monroe, sed gxis nun neniu estas prezentinta ian atestajxon pri tio. Sendistinge, Onklo LaVey ja povis ludi pianon kaj piporgenon. Kio estas la vero? La mondo versxajne neniam scios. 
La Papo -- La plej alta pastro de la Katolika Kirko. La mita Dio de cxiom de realeco supoze parolas per li.
Pastro -- Oni kiu instruas kaj gvidas pri religiaj aferoj. Kutime servas en pregxeja posteno.
Pastreco -- La laboro de pastro, inkluzive respondecojn por helpi religie al kirkanoj.
Pastraro -- La organizita korpo de pluraj pastroj, aparte kiel rangoj de la plej malalta gxis la plej alta.  
Pregxejo -- Loko kie pastro kondukas religiajn servojn.
  • Anton LaVey estis la unua alta pastro de la Pregxejo de Satano, kaj iuj nomis lin la Nigra Papo. Post kiam LaVey mortis en 1997, lia filino Karla LaVey kaj amanto Blanche Barton igxis la altaj pastrinoj de la Pregxejo. Bedauxrinde, ili ne povis labori kune kaj fine decidis cedi la postenon al Peter Gilmore kiu igxis la alta pastro de la Pregxejo de Satano. Nuntempe, la pastraro de la Pregxejo dauxrigxas kaj aliaj pregxanoj iel servas en la enaj rangoj.
Razi -- Uzi akran ilon por trancxi harojn fore de la korpo.
Razilo -- Ilo por razi.
  • Antaux la jaro 1966, Anton LaVey surhavis plenan kapon de haro (kaj iuj fotoj pri li hara ankoraux ekzistas!) Post la jaro 1966 kiam LaVey formis la Pregxejon de Satano, li ekis razi la kapon kaj igxis la postulata demonulo tauxga por la hodiauxa busxo de la Diablo.
Sekvi -- Iri ien ajn kien iras aliulo.
Sekvanto -- Oni kiu sekvas la farojn aux la vortojn de aliulo.
  • En la fruaj jaroj, la Pregxejo de Satano amasigis multajn sekvantojn al sia nigra flago, kaj la estraro de la pregxejo estis indulgema al kredantoj je Satano kiel reala dio. Depende de via perspektivo, aux fortune aux bedauxrinde en 1975 Michael Aquino kaj supoze granda nombro da homoj forlasis la Pregxejon de Satano pro tio, ke ili kredis ke Anton LaVey estis perdinta la rajton estri. La plejparto da Satanistoj kredas ke la vera kialo por la amasa forlasado estis simple pro tio ke LaVey estis ateisto kiu kredis je nur si mem -- kredo kiu cxiam estis parto de la internajxo de la Satana filozofio de LaVey kaj de la Pregxejo de Satano -- kaj la forlasintoj estis teistoj kiuj kredis je Satano kiel reala dio -- kredo kiu cxiam estis en la margxenoj de Satanismo. La forlasintoj formis novan pregxejon kaj nomis gxin la Templo de Seto, kaj gxi ankoraux ekzistas hodiaux. Antaux pluraj jardekoj la estraro de la Templo de Seto decidis ne plu konsideri sin Satana, sed multaj membroj de la Templo ankoraux amikumas kaj komunikadas kun aliaj Satanistoj.
Tendo -- Intertempa konstruajxo konsistanta el longaj pipoj aux stangoj kaj grandaj teksajxaj pecoj.
Valpurga Nokto -- Festo observata en Euxropo kaj aparte en Germanio la 30an de Aprilo. Ofte inkluzivas grandajn festfajrojn kaj noktajn festadojn.
Sorcxarto -- La metodo per kiu oni supoze sxangxas realecon aux aliulojn per fortoj nevidataj.
  • Valpurga Nokto estas festo kiu okazas cxiujare la 30an de Aprilo. Valpurga Nokto estas vaste konata en Euxropo, sed malmultaj homoj ene de norda Ameriko ecx priscias la feston. Mi ne scias kiel bone Valpurga Nokto estas prisciata en aliaj landoj -- eble iu informos min pri tio? Sendistinge, Valpurgnotke multaj homoj sxatas renkontigxi en tendoj, bruligi festfajron, trinki fortajn trinkajxojn, kaj danci (surhavante vestajxojn aux ne!) Kelkaj homoj ankaux sxatas indulgigxi per sorcxarto. Kio eblas okazi kiam kredantoj je sorcxarto amasigxas en mallumaj arbaroj dum kanti la praajn nomojn de la malnovaj dioj kiuj dormas sub la profundaj akvoj? Iuj aferoj estas pli bone lasitaj solaj!

BABILONO ESTAS LEVIGXANTA
______________
Copyright Disclaimer: Under section 107 of the Copyright Act 1976, allowance is made for “fair use”  of protected works for purposes such as criticism, comment, news reporting, teaching, scholarship, education and research. The translation excerpted from The Satanic Bible © is used non-commercially for the purpose of teaching and education.

No comments:

Post a Comment

Freedom of Expression =/= Freedom from Consequences