August 04, 2017

Satanismo kaj Esperanto: Mankas Diverseco!

I occasionally publish essays in Esperanto. This is one of them.
If you want to learn Esperanto, you can start here or here.
Cxu vi sxatus trinki glason da larmoj?
Hodiaux mi renkontis esperantulon kiu priplendis la mankon de diverseco en Esperantujo. Li sugestis ke la solvo kontraux la sxajnanta maldiverseco estas elspezi monon por inviti kolorhomojn kaj virinojn al lerni Esperanton kaj fine krei novajn podkastojn kaj JuTubajn spektaklojn. Laux la zorgema esperantulo, la problemo estas ke kolorhomoj havas malpli da vocxforto en Esperantujo, kaj virinoj enspezas malpli da mono. Pro tiuj kialoj, la solvo devigxas ke iu (kiun neniu konas) jxetu monon kaj helpon al esperantulinoj kaj kolorhomoj.

Cxu simplas, ne? Kio povas malsuksecigxi?

La problemo cxi tie estas ke la esperantulo kiu priplendas la sxajnantan maldiversecon en Esperantujo neniam demandis al tiuj bezonataj virinoj kaj kolorhomoj se ili fakte volas lerni Esperanton, kaj cxu jes, se ili ecx volas elspezi sian tempon por krei la podkastojn kaj spektaklojn kiuj sxajnante mankas. Ni ludu! Mi estas mi, kaj vi estas malesperantkolorhomino.
  • Mi: Esperantujo suferas mankon da kolorhominvocxojn.
  • Vi: Okay, so what do you want me to do about that?
  • Mi: Ne, ne, ne - Esperante, bonvole.
  • Vi: I'm sorry, what?
  • Mi: Mi pensas ke via opinio mankas en mia lingvujo.
  • Vi: (uzante Google Tradukilon) ... Bone, sed mi malmulte interesigxas pri Esperanto.
  • Mi: Tio ne gravas, cxar mi volas ke vi partoprenu Esperantujon.
  • Vi: (foriras)
La problemo estas ke por la plendanta esperantulo, virinoj kaj kolorhomoj estas iloj por atingi ian kunekunan utopion. Li priplendis la problemon ke malplimultuloj mankas suficxe kaj da tempo kaj da mono, sed li oportune neobservas la fakton ke gxis nun ekzistas preskaux nenia bona kialo por lerni Esperanton.

Esperanto estas amuza hobio, kaj multaj homoj (inkluzve min mem) esperas ke gxi iam atingos la finan venkon, sed se malplimultuloj jam mankas kaj da monon kaj da tempon por partopreni Esperanton, kial ili decidos elspezi sian tempon por lerni Esperanton kiam ili povas (kaj versxajne elektos) fari ion ajn alian - kiel pasigi tempon kun siaj familoj, purigi siajn domojn, ludi cxe la parko, aux cxeesti teatrospektaklon?

Neniu malpermersas virinojn kaj kolorhomojn partoprenu Esperanton, kreu JuTubajn spektaklojn, ajx registru podkastojn. Kaj ni ne forgesu ke Esperanto estas mondlingvo: virinoj cxirkaux la tuta mondo rajtas partopreni, kaj se vi inkluzivas Cxinanojn, Kubanojn, aux Afrikanojn, do kolorhomoj jam bone reprezentas sin mem.

Ni ne imagu problemon kiam nenia problemo ekzistas.

No comments:

Post a Comment

Freedom of Expression =/= Freedom from Consequences.